La Esperanta Civito estas subjekto de internacia juro. Ĝi plenumas la trian, kaj plej gravan, celon de la Pakto por la Esperanta Civito, lanĉita la 10an de aŭgusto 1998 en Ĉaŭdefono (La Chaux-de-Fonds), Svislando.
Ĝia Konstitucia Ĉarto estis promulgita la 2an de junio 2001 en Sabloneto (Sabbioneta), Italio. Ĝi estas la fundamenta leĝo de la Civito.
Alia referenca teksto (sed ne leĝo) estas la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, proklamita la 6an de junio 1996 en Barcelono (Katalunio/Hispanio), danke al kiu la esperantistaro estas agnoskebla kiel lingva grupo.
La Esperanta Civito havas federisman strukturon. La establoj aliĝintaj al la Pakto estas reprezentitaj paritete (egalrajte) en asembleo nomata Forumo. La membroj aŭ abonantoj de tiuj establoj rajtas peti la civitanecon kaj tiel elekti la Senaton, kie la diversaj listoj de individuaj civitanoj estas proporcie reprezentitaj. Forumo kaj Senato formas kune la Parlamenton.
La Konsulo estas la ĉefkandidato de la gajninta listo: li reprezentas oficiale la Civiton, prezidas la Parlamenton kaj gvidas la ekzekutivan instancon, nomatan Kapitulo.
La Konsulo (aŭ la Vickonsulo pri informado) responsas pri la retagentejo HeKo, oficiala organo de la Esperanta Civito.
