Cxu vi bone vidas cxi tiujn literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ ?
Jes, bonvolu ne plu demandi tion al mi.
Ne, mi sxatus telesxargxi la karaktrarojn unicode aux mi preferas servigi min laux la konvencio




HeKo 310 C-8, 29 sep 06

LA LINGVA KOMITATO PRETAS POR OFICI

Ekde la 1a de oktobro 2006 ekzistos la Lingva Komitato de Esperantio (LK), kies tasko estas respondi al lingvaj demandoj, konforme al la leĝo aprobita de la Senato la 21an de julio 2006.

Lau dekreto de la Konsulo, prof. d-ro Walter Zelazny, kiu prezidas la Lingvan Komitaton (sen voĉrajto), la unuaj Lingvaj Komitatanoj estas gec-anoj sen. Perla Ari Martinelli, André Cherpillod, Leendert Cornelis Deij, Gbeglo Koffi, sen. Bertil Nilsson, Giorgio Silfer, sen. Ljubomir Trifonĉovski. La Konsulo sin rezervis la rajton nomumi du pliajn LK-anojn.

La aktisto de la Lingva Komitato estas c-ano Georgi Mihalkov.

La oficiala teksto de la respondoj de la LK-anoj al specifaj demandoj aperos unuavice en la revuo "Literatura Foiro", kaj estos afiŝita en la retejo de la Esperanta Civito.

HeKo 310 A-7, 28 sep 06

ORTOGRAFIE: LA KONSERVATIVA AULD AU LA LIBERALECA DASGUPTA?

En 1982 la Akademio de Esperanto, sub la prezido de mag. William Auld, aprobis la suban deklaron:

"La Akademio de Esperanto notas kun forta malaprobo diversajn proponojn, inter si malsimilajn, ŝanĝi aŭ modifi la ortografion de Esperanto. La Akademio konstatas, ke neniu ortografia ŝanĝo estas necesa aŭ dezirinda, aŭ en ligo kun modernaj presmaŝinoj aŭ komputmaŝinoj, por kiuj ĝia ortografio estas tiel same oportuna kiel la ortografioj de aliaj lingvoj, aŭ pro ia ajn alia motivigo. La ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj kulturo de tiu lingvo, kaj konformiĝas perfekte al la karaktero de la lingvo. Iu ajn ortografia ŝanĝo nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion. Pro tio la Akademio konfirmas, ke la sola alfabeto de Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldoniĝas samloke jena rimarko: Presejoj, kiuj ne posedas la literojn kun supersigno povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u."

Lastatempe d-ro Probal Dasgupta proponis, nome de la Sekcio pri prononcado en AdE, la suban deklaron:

"La Akademio de Esperanto konfirmas sian pozicion, jam esprimitan en 1982, ke la ortografio de Esperanto, kiel ĝi estas prezentita en la Fundamento de Esperanto, konformas perfekte al la karaktero de la lingvo, kaj ke neniu ŝanĝo estas necesa aŭ dezirinda. Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ĝustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj. Tian anstataŭigon, kiam ĝi estas prezentata alimaniere ol per normala skribo, ekz. en stenografio, morse, brajle, per fonetika transskribo kaj simile, kaj kiam teksto Esperanta estas konservata aŭ transsendata elektronike en cifereca formo laŭ diversaj kodsistemoj, kaj ankoraŭ aliaj similaj okazoj. Ankaŭ tiajn manierojn skribi, transskribi aŭ prezenti nian lingvon oni ne rigardu kiel kontraŭ-Fundamentajn."

La propono Dasgupta, jam publika, al kelkaj ŝajnas ne kompletigi, sed eĉ modifi la decidon subskribitan de William Auld, kaj tial ĝi kontrastus kun la lingvodefenda tasko de AdE. Aliaj rimarkigas ke, se ne kun la statuto mem, la propono Dasgupta ĉiukaze kolizias kun la natura alvokiĝo de AdE, kiu devus indiki unudirektan solvon, kaj ne malfermi la pordon al ambigua interpreto, kiu allasas paralelajn lingvouzojn. Pliaj opinias, ke la propono Dasgupta konfuzas diversajn konceptojn: alfabeto kaj skribsistemo, unuavice.

La rimarko en la Fundamento de Esperanto, adresita al la presejoj, influis dum jarcento la lingvouzon en ĉio kio enhavas alfabetajn literojn, unuavice la teksto de telegramo aŭ telekso. Se tiuj teknologioj estus ankoraŭ aktualaj, laŭ la propono Dasgupta oni pravus uzi ikson anstataŭ H kiel surogaton de supersigno.

La ortografie liberaleca propono de ak. Dasgupta, cetere, ne estas akompanata de specifa kondamno pri lastatempaj ortografiaj reformoj, kiel tiu proponita de d-ro André Albault.

HeKo 310 C-6, 27 sep 06

LA 10a DE OKTOBRO: INTERNACIA TAGO DE LA ESPERANTO-BIBLIOTEKO

La 10an de oktobro 2006 la Esperanta Civito unuafoje celebros la Internacian Tagon de la Esperanto-Biblioteko (ITEB). La daton elektis la Civita Parlamento, aprobante la koncernan rezolucion meze de oktobro 2005.

Ĉi-jare la celebrado konsistos el la senpaga disponigo de kolora afiŝo al ĉiu esperanto-biblioteko kiu petos ĝin. La afiŝo, grafike realigita de Rolf Ernst, proponas sloganon: "kaj de libro venis Lingvo", kun suba traduko al la oficiala lingvo de la loko kie situas la biblioteko. La centra bildo proponas grafikaĵon kun la kovrilo de la Unua Libro, kaj la esperantlingvan klarigon: "10an de oktobro: Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko". Sub tio estas spaco por etnolingva anonco: ekzemple, en la itala, la frazo "La biblioteko de la lingva fakultato de IULM gastigas la plej riĉan kolekton en Italio de libroj, periodaĵoj kaj filmoj en/pri esperanto, danke al la kunlaboro kun la Esperanta Civito. Bonvolu kontakti nin: telefono 02-..., www.iulm.it/...."

La afiŝo estas kompletigebla per etnolingvaj partoj, kaj eĉ produktebla per papero, fare de la Civito mem, laŭbezone, po tri eŭroj. Ĝi estas mendebla tra la redakcio de HeKo. Kopirajto ĉe LF-koop.

(sen. Bertil Nilsson, Vickonsulo pri kulturaj aferoj)

Heko 310 B-5, 26 sep 06

LA KULTURA SEMAJNFINO DE KCE ANKAU PRI ALFABETOJ

La Kultura Semajnfino 30 septembro - 1 oktobro 2006 de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, pri la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, okupiĝos ankaŭ pri la lasta propono de la Sekcio pri Prononcado de la Akademio (gvidanto d-ro Probal Dasgupta).

Tiu propono celas "kompletigi" deklaron aprobitan sub la prezido de mag. William Auld koncerne la uzon de surogataj alfabetoj, krom tiu indikita en la Fundamento de Esperanto (ch, gh, hh, jh, sh, u). Laŭ pluraj kritikoj, ne temas pri kompletigo, sed pri kontraŭfundamenta modifo. La propono estas legebla en la retejo de la Akademio de Esperanto.

La debaton enkondukos sen. Perla Martinelli, iama ĝenerala sekretario de AdE.

Heko 310 A-4, 22 sep 06

PRI IVO LAPENNA KAJ PRI HUNGARA LAPENNISTO

Ni ricevis de s-ino Birthe Lapenna kaj volonte publikigas:

En HeKo 309 A-5, 13 sep 06, la enhavo de la suba alineo devigas min komenti almenau la punkton pri Ivo Lapenna: ”En la ĵurnalisma kariero de László Szilvási malbrilis interalie: ……. c) lastatempaj deklaroj (Ret-Info 2006 08 25) de ĝisosta lapennismo: laŭ Szilvási, neniu homo estus pli admirebla ol Ivo Lapenna en la tuta historio de Esperantio (tamen almenaŭ esceptas Ludoviko Lazaro Zamenhof, samnivele)...” Mi tute ne komprenas, ke oni povas “malbrili”, kiam oni diras la veron pri prof. d-ro Ivo Lapenna.

La deklaro aludita en HeKo 309 A-5 estas la sekva:

Ivo Lapenna estas unu el la plej elstaraj figuroj de historio de Esperanto. Li estas la "konstruinto de moderna UEA", ni povas danki al li la historian venkon ĉe UNESKO en Montevideo, kaj multajn aliajn aferojn. (Estas ne senkaŭze, ke en la oficejo de Eventoj pendas 2 fotoj: tiu de Zamenhof kaj tiu de Lapenna...). Memore al lia agado ekzistas pluraj instancoj: Fondaĵo Ivo Lapenna, Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna, Stipendio Ivo Lapenna, ktp. Oni povas legi pri ili pli detale en la nun konstruata, nova retejo: http://www.ivolapenna.org -- prizorgita de Bruno Masala. (Szilvási László)

Komentario de la redakcio:

Se okazus referendumo pri kies du portretoj meritas pendi en ĉiu esperantista oficejo, certe ĉiu indikus la nomon de Zamenhof. Pri la dua, same certe, ne estus unuanimeco. Sennaciistoj probable indikus kamaradon Lanti. Romkatolikoj eble papon Wojtila, benantan en nia kara lingvo. UEA-historiistoj eventuale elektus Hector Hodler, la fondinton kaj mecenaton. Verkistoj hezitus inter Kalocsay kaj Auld. Kaj lapennistoj tutcerte pendigus Ivon Lapenna. En la Esperanta Civito oni metas nenies portreton (por eviti personkulton), aŭ maksimume unu: tiun de Lazaro Ludoviko Zamenhof.

Heko 310 A-3, 21 sep 06

HUNGARIA ESPERANTO-ASOCIO: DUDICH HONORA PREZIDANTO

Fine de la ĝenerala Asembleo de Hungaria Esperanto-Asocio, 9 septembro 2006 en la nova sidejo de la Budapeŝta Armena Aŭtonomio, d-ino Julianna Farkas prezentis la sekvantan proponon: "Propono pri donaco de la titolo Honora Prezidanto de la Hungaria Esperanto-Asocio".

En la nomo de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo ni dankas la plurjardekan, sindonan, poresperantan agadon de Profesoro D-ro Endre Dudich en la hungaria kaj internacia esperanto-komunumoj. Lia mediacia kaj harmoniiga rolo en la "krizo-manaĝerinta" laborgrupo, Lia filozofia, literatura kaj arttraduka vivoverkoj estas elstaraj.

Ni proponas en la nomo de nia Fakgrupo, ke la ĝenerala Asembleo de HEA donacu por Li la titolon 'Honora Prezidanto de la Hungaria Esperanto-Asocio'.

La propono estis unuanime akceptita de la ĝenerala Asembleo. Ekde la 9-a de Septembro, apud Profesoro D-ro László Deme, jen Prof. D-ro Endre Dudich estas Honora Prezidanto de HEA. Li restas nia spirita gvidanto. Gratulon al Profesoro D-ro Endre Dudich!

D-ro Ludoviko Molnár, prezidanto de la BMEF, hungaria reprezentanto de la Eŭropa Esperanto-Unio

D-ino Julianna Farkas, estrarano de la Fakgrupo

HeKo 310 B-2, 21 sep 06

EUROPA KONFERENCO 2008 DE PEN INTERNACIA

La unua Eŭropa Konferenco de PEN-Klubo Internacia estas definitive kunvokota al Ĉaŭdefono, 6-11 julio 2008, pri la ĉeftemo: "Kia rolo por la verkisto en la 21-jarcenta Eŭropo?". Organizos la Esperanta PEN, kun la apogo de Kultura Centro Esperantista kaj laŭeble de aliaj establoj en la Pakto por la Esperanta Civito.

Ĉiuj pli ol 140 PEN-centroj en la mondo estos invititaj, kvankam la aranĝo prioritate celas la centrojn en Eŭropo. La laborlingvoj estos la angla kaj franca (oficialaj lingvoj de la Konsilio de Eŭropo) kaj esperanto.

Dum la semajno premieros la esperanta traduko (fare de Giorgio Silfer) de la dramo "Kvarteto", de Ronald Horward, per la reĝisorado de Jordan Todorov, la sama kiu tre sukcese realigis la premieron de "La familio de Anto Speri", originale verkita en esperanto.

Inter la iniciatoj okaze de la Konferenco estos speciala eldono de la revuo "PEN International", kvazaŭ antologio de beletraj paĝoj el famaj aŭtoroj, kie temas pri esperanto aŭ esperantistoj: Endre Ady, Miguel de Unamuno, J. R. R. Tolkien, Thomas Mann, Isabel Allende, Paulo Coelho, ktp -- en originalo, kun esperanto-traduko.

La Konferenco, escepte de asembleo de la eŭropaj delegitoj, estos malfermita al ĉiu. Literaturemaj esperantistoj estos kompreneble plej bonvenaj inter la aliĝintoj.

HeKo 310 B-1, 19 sep 06

"UNU FRAZO KONTRAU LA TIRANECO" NUN EN ESPERANTO

La plej populara poemo de Gyula Ilyés, verkita en la stalinisma tempo kaj deklamita de la aŭtoro mem ĉe la hungara radio aŭtune 1956, ekzistas nun ankaŭ en esperanto.

Surprize, la tradukinto ne estas hungaro, sed c-ano Giorgio Silfer, kiu tamen dankas pro la helpo ricevita de kelkaj hungaroj, speciale la nuna prezidanto de HEA. Laŭ Silfer "la traduko estis pli facila kaj rapida ol mi timis. Mi estas fidela al la teksto, sed tradukis per rimoj, pli ofte ol ili estas en la originalo; la ceteraj tradukoj kiujn mi komparis tute ne enhavas rimojn".

La longa poemo (pli longa ol dek sonetojn kune) konsistas tamen el unu sola frazo, el versoj ne pli ol sepsilabaj. La traduko aperos en la oktobra numero de "Literatura Foiro", kiel omaĝo al la intelektuloj pereintaj kaj suferintaj post la malsukceso de la popolleviĝo en 1956.

HeKo 309 B-9, 19 sep 06

NIA LITERATURO EN LA 9a PEN-KONFERENCO EN OHRID

La Esperanta PEN-Centro, per sia sekretario c-ano Ljubomir Trifonĉovski, partoprenis la 9an PEN-konferencon en Ohrid (Makedonio), 14-17 septembro 2006, kiun cheestis reprezentantoj de ankoraŭ dudek PEN-Centroj el Eŭropo, Azio kaj Ameriko. La delegitojn akceptis la ĵus elektita prezidanto de la Makedona Parlamento, Ljubiŝa Georgievski.

En Ohrid kunsidis la Komitato pri Tradukado kaj Lingvaj Rajtoj de PEN-Klubo Internacia, sub la gvido de ties prezidanto, akademianino Kata Kulavkova. Enketinte la staton de la minoritataj lingvaj rajtoj en kelkaj landoj kaj regionoj inkluzice de EU-ŝtatoj kaj Svislando, unuanime estis aprobita rezolucio. La Komisiono traktis ankaŭ la evoluon de la projektoj pri eldono de tradukaj antologioj sub la marko de Unesko.

La internacia ronda tablo pri la temo "Spiritus loci" allogis ankaŭ plurajn verkistojn el Makedonio. Kelkaj el la prelegoj aperos en la esperanta PEN-organo, revuo "Literatura Foiro".

HeKo 309 C-8, 18 sep 06

GIORGIO SILFER DEMISIAS EL LA KORTUMO

Per letero al la Konsulo, kun kopio al la kortumanoj, c-ano Giorgio Silfer anoncis sian demision el la arbitracia instanco de la Esperanta Civito, kun la suba klarigo:

"La 16an de septembro la KoKuSo de la Verda Listo kandidatigis min al la Senato, kun mia plena konsento. Kvankam tiu kandidateco ne malkongruas kun mia posteno de kortumano, ĝis la tago de mia eventuala senataniĝo okaze de la unua parlamenta sesio en februaro aŭ marto 2007, mi opinias ke estas oportune rezigni pri posteno en la justica povo, estante kandidato por la leĝodona."

Konforme al la Pakto kaj ceteraj normoj, c-anon Silfer anstataŭas aŭtomate unu el la du vicmembroj. Konforme al la indiko el la lasta Forumo kaj laŭ lia konsento, tiu vicmembro estas c-ano Jean-Jacques Lavanchy, Svislando, kiu ekoficos la 1an de oktobro 2006. C-ano Lavanchy estis jam kortumano, dum la antaŭa mandato. La nuna mandato daŭras de marto 2006 ĝis marto 2008.

HeKo 309 C-7, 16 sep 06

TRI KANDIDATLISTOJ POR LA SENATAJ ELEKTOJ

La Vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Ljubomir Trifonchovski, informas ke tri kandidatlistoj estis regule liveritaj ĝis la hodiaŭa limdato, por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, okazontaj ekde novembro 2006, kun ĝenerala skrutinio la 15an de decembro 2006 en ok balotejoj (ses en Eŭropo, po unu en Togolando kaj Venezuelo). Jen la profilo de la tri listoj.

Por la Ruĝa Listo (simbolo: globuso kun serpo kaj martelo; slogano: "Por Civito fondita sur la laboristaro") la ĉefkandidatoj estas la elirantaj gesenatanoj de la Ruĝa grupo: Dieter Rooke (Germanio/Svislando) kaj Mayra Núńez Hernández (Kubo/Italio). La kandidatoj estas entute ok (ses novaj personoj), el kvar kontinentoj (inkluzive de aziano); unu virino kaj sep viroj.

Por la Verda Listo (simbolo: arbo kun videblaj radikoj kaj vasta frondaro; slogano: "De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito") la ĉefkandidatoj estas gec-anoj Giorgio Silfer (kortumano) kaj Marie-France Conde Rey (verda senatanino, Vickonsulino pri edukado). La Verdanoj rekandidatigas la nunajn Konsulon, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, kaj unuan Vickonsulon, Ljubomir Trifonĉovski. Ili rekandidatigas ankaŭ Judit Felszeghy, Anatolon Gonĉarov, Ivaniĉka Maĝarova, Perla Martinelli, Bertil Nilsson, Marco Picasso. Entute la kandidatoj estas dek naŭ (la maksimumo ebla), el tri kontinentoj, kun dek novaj vizaĝoj; apud la konsula kandidato, naŭ estas viroj kaj naŭ virinoj.

Por la Blanka Listo (simbolo: prakristana fiŝo; slogano: "Civito bezonas kaj Popolon kaj Dion") la ĉefkandidatoj estas la elirantaj senataninoj de la Blanka grupo: Nelly Holevitch (Bulgario/Nederlando) kaj Anna Lászay (Hungario). La kandidatoj estas entute ok (inkluzive de sen. Tiziana Rogora, eksverdano), el du kontinentoj, kun kvin novaj vizaĝoj, kaj plejmulte virinoj: kvin el ok.

La ne reproponitaj parlamentanoj estas A. Beltramini, L. Ligeza, A. Montagner, V. Oŝlak, J. S. Skorupski.

La hodiaŭa Senato konsistas el 11 Verdanoj plus 3 Ruĝanoj (majoritato) kaj 5 Blankanoj (opozicio). Detaloj pri ĉiuj kandidatoj (entute 35 por 19 postenoj) kaj pri la programoj de la tri listoj aperos en la numero 14:2006 de "Heroldo de Esperanto", numero komplete luita de la Civito. La balotkampanjo oficiale ekos la 1an de oktobro en la diskutlisto Portiko.

HeKo 309 C-6, 15 sep 06

TIZIANA ROGORA ENIRAS LA BLANKAN GRUPON

Sen. Tiziana Rogora eliras de la Verda grupo kaj eniras la Blankan, per letero al la Konsulo, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, kaj al la Verda grupestro, sen. Bertil Nilsson. Ŝi motivis la decidon per la frazo: "la programon [de la Blanka listo] mi trovas pli konforma al mia nuna politika orientiĝo".

Per ŝia decido, la opozicio kreskas al kvin gesenatanoj (el dek naŭ), kaj la Verda grupo malkreskas al dek unu (en alianco kun la Ruĝa, trimembra). La Senato tamen ne plu kunsidos, estante fine de la mandato (en oktobro ekas la balotkampanjo). La decido de sen. Rogora (kiun la Verda Listo ne volis rekandidatigi, pro malasidueco) verŝajne preludas al kandidateco en la Blanka Listo.

Tiziana Rogora prezidas la Italan Interlingvistikan Centron. Profesie, ŝi estas licea profesorino pri klasikaj lingvoj. Politike, nuntempe ŝi aktivas en la itala centre-dekstra koalicio. Dum 1994-95 ŝi estis ministro pri klerigado kaj laboro de Regiono Lombardio, en koalicio de kristandemokratoj, socialistoj kaj federistoj.

Alia eliranta senatano, ankaŭ italdevena, Marco Picasso, ne rekandidatos por sia nuna grupo (la Ruĝa) sed en la Verda Listo. Tamen okazos neniu interna transiro, pro la akordo inter la du maldekstremaj grupoj, kiuj kune formas la nunan majoritaton.

HeKo 309 A-5, 13 sep 06

HUNGARIA ESPERANTO-ASOCIO HAVAS NOVAN STATUTON

Sabaton la 9an de septembro la ĝenerala kunveno de Hungaria Esperanto-Asocio, sub la prezido de prof. d-ro György Nanovfszky, aprobis la novan statuton, kiu konformas al la normoj de Eŭropa Unio.

Per tiu aprobo kaj per la baldaŭa elekto de nova prezidanto, HEA definitive turnas la mornan paĝon de la altrudiĝo de László Szilvási en la aktivecon de ĉi tiu Asocio, favore al liaj privataj interesoj. Ankoraŭ nun, se iu konsultas la retejon de HEA, la informiĝonto aŭ lernonto estas resendita al retadresoj kontrolataj de s-ro Szilvási, kiu nuntempe estas nenio pli ol simpla membro.

László Szilvási en publika cirkulero distanciĝis de la decidoj demokratie alprenitaj fare de la ĝenerala kunveno de HEA, kontestante pri formalaĵoj kaj precipe pri la manko de "pardonpeto" pro akuzoj kontraŭ Szilvási mem.

Fakte fine de 2005 Szilvási ĉesis esti afergvidanto de HEA kaj baldaŭ poste li forlasis la Estraron. Lia tuta financa agado estis kontrolita de faka ekstera fimao, kaj poste transdonita al la Fisko por detala priesplorado, kun la risko ke li estus denuncebla.

En la ĵurnalisma kariero de László Szilvási malbrilis interalie: a) la sistema disvastigo de mensogoj kontraŭ la Pakto por la Esperanta Civito (kies Evolukomisiono deklaris lin "persona non grata"); b) asertoj kiel "UEA povas ekzisti sen la estraro, sed ne povas ekzisti sen la Centra Oficejo" (2001); c) lastatempaj deklaroj (Ret-Info 2006 08 25) de ĝisosta lapennismo: laŭ Szilvási, neniu homo estus pli admirebla ol Ivo Lapenna en la tuta historio de Esperantio (tamen almenaŭ esceptas Ludoviko Lazaro Zamenhof, samnivele)...

Subskribis: Anna Lászay, HEA-membro kaj vicprezidanto de la kaskontrola komisiono

HeKo 309 C-4, 11 sep 06

WILLIAM AULD MORTIS

La Esperanta Civito, kies legitimilon li posedis,

la Esperanta PEN, kies prezidanto li estis,

la redakcioj de "Literatura Foiro" kaj "Heroldo de Esperanto", kies kunlaboranto li estis,

la kooperativo de Literatura Foiro, kiu eldonis lian verkon "Paŝoj al plena posedo" kaj eldonos lian ĉefverkon "La infana raso", en formo de libreto aneksa al kompakta disko, kun lia deklamado de la tuta poemo,

partoprenas en la funebro pro la hodiaŭa forpaso de

William Auld (1924[1938]2006).

La lasta omaĝo al nia kandidato por la literatura Nobelpremio okazis ĉe la Londona Esperanta Klubo, per prelego de prof. Giorgio Silfer, pri lia ĉefverko "La infana raso".

Lamento pro la Dekunua de Septembro Venas tago tre funebra / post la deka de septembro.

Mortis lingvo kataluna / laŭ dekreta malpermeso / post la deka de septembro.

Mortis Patr' al Izabelo, / dronis murde tuta lando / kaj triumfis diktaturo / post la deka de septembro.

Mortis homoj plej senkulpaj / kaj en flugo kaj en turo: / plu atendas justan vorton / la viktimoj de l' agreso / post la deka de septembro.

Mortis Old' la verda bardo, / la poeto de l' popolo / ĝis la rango de l' Nobelo: / Verda Stel' ĉe skota kardo, / ni memoras lian sorton / post la deka de septembro.

(Giorgio Silfer)

HeKo 309 B-3, 08 sep 06

BUNTA AUGUSTA NUMERO DE "LITERATURA FOIRO"

La aŭgusta numero 222 de revuo "Literatura Foiro" estas tre riĉa je tekstoj, aŭtoroj kaj temoj.

Uvertura poemo de Ivaniĉka Maĝarova, rondeloj de Jaroslav Krolupper, porinfanaj poemoj de Elena Popova, rakontoj de Julian Modest kaj Manuel de Seabra, humura rakonto de Leif Nordenstorm estas en la rubrikoj pri originala esperanta literaturo. Hu Guozhu memorigas pri Armand Su, kiu estus nun 70-jara.

Oni legas intervjuon kun Ulrich Becker, kies libro "Ĉiuj dioj estas for. Novjorkaj poemoj" gajnis la premion "La Verko de la Jaro 2005". Apude la nova regularo de la PEN-premio "La Verko de la Jaro".

Marton Fejes esploras ĉu estis Esperanto-lando en Francjozefaj insuloj. La redakcio notas ke la nura vizitinto de la Francjozefaj insuloj, kiu havis ligon al nia lingvo, estis Fridtjof Nansen, fakte gvidanto de ekspedicio tien. Bertil Nilsson partoprenas en la debato pri la historiografio de Esperantio post la falo de la Berlina muro, kien intervenis Giorgio Silfer, Carlo Minnaja kaj Lu Wunsch-Rolshoven en LF 221. Miroslav Malovec eniras la diskuton pri la altrudo de etnolingvaj signifoj al esperanto-vortoj.

En la numero oni legos ankoraŭ de Elfriede Jelinek pri la esprimlibero kaj la kazo Peter Handke, de Isak Pasi pri la decido de Ferdosi ne akcepti mil arĝentajn monerojn pro la kreo de "Shah-name", de Radoslaw Nowakowski pri la teoriado.

En la rubriko pri traduka literaturo Constantin Dominte prezentas kvar rumanajn poetojn kun kvar ties verkoj pri la versarto. Perla Martinelli recenzas la libron "Eduku geniulon" de Laszlo Polgar. Yamasaki Seiko kontribuas al la azia temo de la numero, kongrue kun la kovropaĝo. Armando Zecchin daŭrigas la debaton pri kiuj estis la du rabistoj kune kun Jesuo sur Golgoto.

En 2006 estas la 37a jarkolekto de "Literatura Foiro". La revuon posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Ĝi estas organo de la Esperanta PEN-Centro. Ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), retadreso . Perantoj en 38 landoj. Internacia abontarifo 33 EUR, aervoja suplemento 8 EUR. Rabatoj por Esperantaj Civitanoj en Orienta Eŭropo, Afriko kaj Latin-Ameriko. Provekzempleron petu de la administrejo: CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando): rete .

HeKo 309 B-3, 05 sep 06

DU KONGRESAJ NUMEROJ DE "HEROLDO DE ESPERANTO"

Ene de dek tagoj estis jam redaktitaj la du aŭgustaj numeroj de "Heroldo de Esperanto", dediĉitaj al la kongresoj de UEA, TEJO, ILEI kaj aliaj.

La numero 2091 (10:2006) fontas ĉefe el la raportoj de Marie-France Conde Rey kaj Dieter Rooke, korespondantoj de HdE en Florenco, kun multaj fotoj.

En la numero 2092 (11:2006) la unua paĝo prezentas raporton de Carlo Minnaja pri la Simpozio dediĉita al Bruno Migliorini, fare de la lingvaj Akademioj itala kaj esperanta, apud artikoloj pri IJK, ILEI-konferenco kaj ISLA en Armenio.

La akademia temaro estas ree traktata en interna paĝo, pro intervjuo al la Konsulo pri la nova Lingva Komitato kaj la lastaj novaĵoj en AdE.

Tuta paĝo traktas la specife socian dimension de la 91a UK, kun diskutoj ene de la UEA-komitato. En alia paĝo KCE prezentas la novan Lingvotestan sistemon de Esperantio.

Al tiu ĉi numero suplementas la KCE-bulteno "Afrikume" n-ro 3 redaktata de Adjévi Adjé.

HeKo 309 B-2, 04 sep 06

NOVA NUMERO DE "ESPERANTISTA TRIBUNO"

La ĵus aperinta numero 20 de "Esperantista Tribuno" prezentas la riĉan agadon de la Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kirchev" - Razgrado (Bulgario) dum la lasta jaro. En la 16-paĝa bulteno la enhavo estas fokusita al la tagoj de la esperanta kulturo "Abritus" (okazinta pasintan junion) en kies kadroj okazis ankaŭ la internacia literatura konkurso EKRA, al la donaco de pli ol 300 titoloj el la librokolekto de prof. Canko Ignev al la biblioteko de la Domo, al la aĉeto de nova propra sidejo, al pluraj aranĝoj kaj la okazintaj kursoj en Razgrado. Ne mankas paĝo pri nia sano. Bukedo el verkoj partoprenintaj en la internacia literatura konkurso EKRA fermas la enhavon.

Ekzemplerojn de "Esperantista Tribuno" eblas mendi ĉe Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kirchev", str. Sv. Kliment 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad (Bulgario), retadreso .

HeKo 309 C-1, 01 sep 06

SALUTO AL LA BULGARA ESPERANTO-KONGRESO

Estimataj kaj Karaj Esperantistoj,

Gecivitanoj,

Bulgario ĉiam estis la lando tre proksima al mia koro, des pli ke ties historio, renaskiĝo multe helpis min en mia scienca laboro kompreni la nacion. Multfoje mi pensis al kiu fenomeno ni ŝuldas nekredeblan kaj konstantan popularecon de Esperanto en via lando. Ĉiam vi donis imponan nombran kaj kvalitan esperantistaron, nekompareblan kun alia popolo. Ankaŭ la bulgaraj esperantistoj troviĝis en la avangardo de la Civitanoj, t.e. tiuj homoj, kiuj opinias sin komunumo de la esperanta lingvo kaj kulturo, kiuj organiziĝis laŭ leĝoj formulitaj de la civitanoj mem.

Dum la lasta UK en Florenco la antaŭa prezidanto de UEA, Kep Enderby, starigis la demandon al la nuna, Renato Corsetti, pri la Esperanta Civito. Laŭ atestoj Corsetti respondis: "Pri la Civito la problemo fakte ne estas ke tio estus tabua vorto, tiel ne estas. Sed laŭ mi tio ne estas io atentinda, en la senco ke la ĉefa ideo de la Civito estas fuŝa. Mi estas ĉi tie por ŝanĝi la mondon, ne por krei mian propran mondeton. Mi daŭre diras, ke UEA zorgas tro multe pri la komunumo kaj tro malmulte pri la mondo. Dirinte tion, ĉio cetera temas pri rilatoj inter homoj, ĉu ofendoj, ĉu ne ofendoj..."

Mi volas iom halti sur tiaj konsideroj. Unue mi timas homojn, kiuj volas ŝanĝi la mondon. Oni povas ŝanĝi parton de la mondo (eventuale), oni povas ŝanĝi veston, kial ne. Sed kiam mi vidas tutan ĉenon de ŝanĝuloj, do (por preni nur modernajn tempojn) de Napoleono, tra Hitler kaj Stalin, fine Osama Bin-Laden, mi timas. Estas iom da fanfaronado atesti ke UEA tro okupiĝas pri la komunumo, sed tro malmulte pri la mondo: tiuj vortoj sonas bele, sed ilia naiveco malkuraĝigas nin. Pro estimo kaj respekto al Zamenhof prefere ni strebu ŝanĝi homojn.

Due, kie estas dirite, ke Corsetti pravas. La Civito dekomence rezignis pri la prijuĝo de la homaj trajtoj, pro tio ni akceptas tiujn homojn, kies identeco apogiĝas sur Esperanto, nenio alia. Esperantianoj povas esti por ni kristanoj, revoluciuloj, ateistoj, oomotanoj, kaj iu-ajnaj -istoj. Gravas ke ili havu almenaŭ iom da respekto por la esperanta kulturo, kies fundamenton konstruis Zamenhof. La Civitanoj rezervas al si mem prudentecon politikan, kvankam spite al alies hipokrita neŭtraleco ni mem havas niajn politikajn kaj ideologiajn konvinkojn, kiujn ni ne kaŝas. De tempo al tempo la Konsulo faras politikajn deklarojn nome de la Civito.

En Bulgario la Pakto por la Esperanta Civito havas tri aliĝintajn establojn, grandan nombron de esperantistoj, kiuj petis la civitanecon (se mi ne eraras, eĉ estas la lando kun plej multaj Civitanoj). En Bulgario estas produktataj du periodaĵoj kun paktintaj redakcioj (Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto) kaj du aliaj periodaĵoj de paktintaj establoj (Femina kaj Afrikume). Tio montras la aŭtoritaton de la bulgaraj esperantistoj en la Esperanta Civito kaj demonstras ke saĝa investado en Bulgario povas kontribui por la bonfarto de Esperantio.

Mi deziras sukceson al ĉiuj bulgaraj esperantistoj, sendepende de ideologia engaĝiĝo.

la 1an de septembro 2006

La Konsulo de la Civito Prof. d-ro habilit. pri sociologio Walter Zelazny

HeKo 308 C-9, 23 aŭg 06

LINGVA KOMITATO: INTERVJUO AL LA KONSULO

D: Profesoro Zelazny, vi proponis leghon por la starigo de Lingva Komitato de Esperantio. Kial?

R: Ĉar la Civitaj instancoj bezonas de tempo al tempo lingvajn konsilojn, precipe pro la evoluo de la jura lingvaĵo. La Konstitucio antauvidas konsulti institucion au krei komisionon "ad hoc". Ni trovis oportuna la kreon de komitato, t.e. de konstanta komisiono.

D: Ĉu ne sufiĉus sin turni al la Akademio de Esperanto?

R: La Civitaj instancoj bezonas relative malgrandan kaj socilingvistike homogenan grupon. Tia ne estas la Akademio. Aliflanke ni portas respekton al ĝi, ĉar automate ĉiuj (eks)akademianoj kiuj havas la civitanecon povos sidi en la LK, se ili konsentos. Ili estas kvin aŭ ses, krom eraro.

D: Kion signifas socilingvistike homogena grupo?

R: Ke ĉiuj opinias esperanton la lingvo de diaspora lingva grupo (difino en la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj). La garantio pri ĉi tiu komuneco estas la fakto, ke ĉiuj petis la civitanecon.

D: Se nur kvin aŭ ses (eks)akademianoj petis la civitanecon, ĉu tio signifas ke tre multaj membroj de la nuna Akademio ne kredas je la funkcio de esperanto kiel identigilo?

R: Eble tiel. Kaj tio kompreneble estas ilia rajto.

D: Ĉu tio signifas ke por la plejmulto de la nunaj Akademianoj esperanto estas nur helplingvo, komunikilo, ludilo aŭ simile?

R: Tion vi demandu al ili. La sola fakto kiun mi rajtas konfirmi estas, ke ĉiuj LK-anoj estos raŭmistoj.

D: Vi rajtos ankaŭ nomumi ĝis maksimume kvin pliajn LK-anojn. Ĉu vi jam orientiĝas pri la nomoj? R: Eble ili ne estos kvin. Ĉiukaze, ili iĝos konataj nur post kiam mi estos subskribinta la koncernan dekreton, ĉi-aŭtune.

D: LK estos je dispono ne nur de la Civitaj institucioj kaj instancoj, sed praktike de ĉiu esperantisto. Ĉu tio ne estus konkurenco al AdE?

R: Ne, ĉar la taskoj kaj celoj de la Akademio estas aliaj. La LK aktivos precipe en terminologia kampo, kun zorgo pri la jura valoro de la difinoj. Ekzemple la vorto “denaskulo” ricevis specifan difinon en la ĵus aprobita Direktivo Muhlemann. Mi supozas ke lingvaj kompetentuloj helpis. Se la LK jam ekzistus, pri la difino oni certe konsultus la LK-on.

D: Kial do vi subtitolis la leĝon “Lex academica”?

R: Ĝuste ĉar la kerno konsistas el (eks)akademianoj, aŭ personoj kiuj meritus esti akademiano. Ekzistas diversaj tradicioj. En Francio la leĝoj ricevas numeron kaj jaron: leĝo 3 de 1996. En Svislando oni uzas siglon: LAMAL: leĝo pri la asekuroj kontraŭ malsanoj. Ofte leĝoj estas kromnomitaj laŭ la nomo de la ĉefa proponinto. En la Civito ni sekvas ĉi-lastan kutimon, sed laŭeble uzas neutran formulon, en latino.

D: Lasta demando: ni supozu ke la LK alprenus decidon malkonforman al oficiala decido de AdE, ekz. "koreo" anstataŭ "koreano". Kies decido pli gravus?

R: La LK nur respondos al demandoj, ne iniciatos mem decidojn. Ni atentos la respondon nur se almenaŭ du trionoj de la LK-anoj ĝin subskribis. En la decidoj de AdE la proceduro estas malpli garantieca. Mi haltu ĉi tie.

(intervjuis Heroldo de Esperanto)

HeKo 308 B-8, 22 aŭg 06

JAM PRETAS LA NOVA "FEMINA"

La numero 7 de la "revuo ne nur por virinoj" (la aŭtuna, laŭ la sezonoj de la norda hemisfero) estas finredaktita kaj sendita al la presejo. La legantoj ĝin ricevos en septembro, pli aŭ malpli frue lau la landoj.

La numero estas plejparte dediĉita al la emancipado de la virino en spiritaj, religiaj kampoj. Tial la Pac-Nobela prelego de Patrino Tereza el Kalikato; sed vi trovos en la abunde ilustritaj paĝoj ankaŭ kelkajn absolutajn novaĵojn, faktojn ĝenerale ne konatajn.

Ĉar okazis teknika problenmo ĉe la presejo rilate numeron 6, tiu numero estas nun represita en perfekta ordo kaj la abonantoj kiuj deziras havi neriproĉeblan kolekton povas skribi al la eldonejo por ricevi, kun la n-ro 7, duan ekzempleron de n-ro 6 -- kaj sekve forĵeti la fuŝetan.

Sendu viajn komentariojn kaj proponojn al la redakcio, , kaj bonvolu atenti: la abono al "Femina" ne signifas aliĝon al Feminista Esperanta Movado, nek inverse. Petu pliajn informojn!

HeKo 308 B-7, 21 aŭg 06

EKSPOZICIO EN ORJAHOVO

La 17an de aŭgusto 2006 en la urba muzeo de Orjahovo estis inaŭgurita granda ekspozicio prezentanta la historion de la esperanto-komunumo en la Vraco-regiono (al kiu apartenas Orjahovo) ĝis la fino de la dua mondmilito.

Inter la riĉa kolekto de materialoj estas historiaj fotoj kaj arkivaj unuoj: korespondado inter Ivan Krestanov (tiam instruisto en Vraco) kaj L. L. Zamenhof; Andreo Ĉe kolektas monon por la 15a kongreso de BEA en Vraco (1928), la 10an de septembro 1930 la urbestraro de Orjahovo oficiale nomumas la duan grandan bulgaran insulon en Danubo je la nomo "Esperanto"; en 1933 oni finkonstruas turisman domon "Esperanto" ĉe la riverbordo fronte al la samnoma insulo; la 5an de septembro Hugo Steiner vizitas Orjahovo kaj insulon "Esperanto"; okazigo de la 21a kongreso de BEA sur la insulo "Esperanto" mem; sesmonata radiokurso de esperanto en la eta urbeto Bjala Slatina en novembro 1936; kontraŭfaŝisma agado de la esperantistoj Angel Ivanov (Anĝelo) el Orjahovo kaj Vasil Vodeniĉarski el Hajredin.

Tiun eventon ni ŝuldas al la regiona muzeo de Vraco kaj la urba muzeo en Orjahovo, kiuj disponigis havaĵojn de siaj historiaj trezoroj por prilumigi jardekojn de la esperanta historio en la regiono kaj en Bulgario. Apartan dankon al Vanja Ĵeljazkova, scienca esploristo en la muzeo de Vraco, kiu selektis, aranĝis kaj prezentis la ekspozicion! Dum la solenaĵo, en ĉeesto de la vicurbestroj de Orjahovo, kortuŝe parolis ankaŭ c-ano Bojcho Mladenov, instruisto de esperanto.

Bedaŭrinde, el la iama esperantista gloro de Orjahovo restis nur la insulo "Esperanto" (laŭ "Enciklopedio de Esperanto" ĝi estas 180-hektara) kaj la muroj de la samnoma turisma domo, detruita de tertremo: en la urbo jam delonge ne funkcias loka grupo.

HeKo 308 A-6, 17 aŭg 06

NEFERMITA LETERO DE JEREMI GISHRON

Estimata Giancarlo Fighiera,

Vi bonvolas "informi" per dosiero pri c-ano Giorgio Silfer kaj pri la Esperanta Civito. Laŭ tio, kion mi scias, mi ne komprenas – kial tia sinteno? Vi skribas kaj mi komentas kurte:

GCF: sendube la plejmulto (ankoraŭ kontraŭas)

Mi ne malkonsentos kun tio, ĉar se la plimulto estis por la projekto [de la Civito] tiam certe oni vidus alian evoluon en UEA dum la lastaj jaroj. Sed kiom granda estas la malplimulto? Dum la voĉdonado en Ligo de Nacioj siatempe Esperanto ricevis trionon de la voĉoj. Hodiaŭ verŝajne la "plimulto" estar "por la angla". Sed ni tamen daŭrigas nian laboron kaj ne malesperas. Tio sama povas ja ankaŭ validi por la "semoesperanto" [raŭmismo] rilate al la "iloesperanto" [finvenkismo].

GCF: [La Civito estas] aranĝo, kiu kompromitas Esperanton

Pri tio mi entute malkonsentas. Se vi estus informita pri kiom da diversaj organizoj kaj movadoj kaj internaciaj fluoj hodiaŭe laboras por la Mondfederacia Ideo, vi estus dankemega al tiu grupo en Svislando kiu sukcesis starigi entute "Esperantan Version" de tiu ege populara mondskale ideo. Mi mem ankaŭ iom bedaŭras ke oni uzas vortojn kiel "konsuloj, senatanoj, tribunaloj" kaj tiel plu ĉar tio nur memorigas min al la terminoj uzataj jam en Usono kie oni ja havas Senaton, kaj Konsulojn ktp. Mi mem preferus la terminojn "Sultano" (ankaŭ entute antikva hebrea vorto fakte) "viziroj", "ĥaĥamo" ktp prenita el la orienta medio.

GCF: [La Civito] ideologie opozicias kaj subfosas

Se vere UEA havus ian ajn "ideologion", mi estus tre dankema iom scii pri ĝi. La problemo de UEA laŭ mi estas ke al ĝi entute mankas ideologio, krom tiu (profunda aŭ efemera) espero ke "foje venkos esperanto iamaniere". Dum la lastaj dek jaroj okazis ke ĉiu nova prezidanto de UEA kunportas sian "novan ideon pri la plej taŭga ideologio". Kio do iom prenas la rubrikojn ĝis venos nova prezidanto.

Do – pri la detaloj mi ne povas konsenti kun vi. Kaj la fakto ke iu homo uzas pseŭdonomon ne estas tiom "maletika" kiel vi sugestas. Ĉiu Papo en Romo uzas pseŭdonimon, eĉ ĉiu monaĥo. Eble vi konas la aŭtentan nomon de Mark Twain, de Homaranisto, de Johán Valano, de Ludovikito? Do ekzistas ege granda grupo de tiaj "maletikuloj" ĉu ne? Eĉ mi mem uzis de fojo al fojo pseŭdonomon. Kaj mian "originalan" nomon mi oficiale ŝanĝis ĉie en la mondo, do tio estas etika.

Elkore Via, esperante pri pli faka kaj sincera diskuto

Jeremi Gishron, Jerusalemo 2006-08-16

HeKo 308 B-5, 16 aŭg 06

PROF. CANKO IGNEV DONACIS 300 LIBROJN AL RAZGRADO

Profesoro Canko Ignev, prezidanto de Fondaĵo "Socio kaj Esperanto", donacis al la Esperantista Domo de Kulturo "D-ro Ivan Kirĉev" – Razgrado (Bulgario) parton de sia librokolekto. Temas pri pli ol tricent titoloj en esperanto (inter ili ankaŭ raraĵoj), kiuj senteble pliriĉigos la bibliotekon de la establo.

Antaŭ nelonge la Esperantista Kulturdomo inaŭguris sian novan sidejon, kie la libroj estos pli bone konservataj kaj post ties katalogigo estos je dispono al la dezirantoj ilin legi.

HeKo 308 A-4, 11 aŭg 06

GIORGIO SILFER PRELEGOS EN LONDONO

"La Infana Raso aperis antaŭ kvindek jaroj" estas la temo de la prelego de prof. Giorgio Silfer, akademia fakulo pri interlingvistiko kaj esperantologio, per kiu la Londona Esperanto-Klubo inaŭguros sian postferian programon, vendredon la 8an de septembro 2006, ekde 18h30, ĉe la kutima sidejo.

"La Infana Raso" estas la plej grava verko en nia originala poezio post la dua mondmilito -- opinias c-ano Silfer -- kaj ĝi restas la ĉefverko, kvankam pasis duona jarcento.

Dum la prelego eblos aŭskulti specimenojn, kun deklamado de William Auld mem, el kompakta disko preparata ĉe LF-koop..

HeKo 308 C-3, 10 aŭg 06

KONSTRUI KUNE LA DEMOKRATION SEN BUROKRATIO

Laŭ diversaj gradoj, la Naŭa de Aŭgusto en Bulonjo-ĉe-Maro signis la aprobon pri la ĉefaj simboloj de nia lingvokomunumo: la Libro, la Flago, la Himno.

Por la raŭmistoj, la Deka de Aŭgusto en Ĉaŭdefono estas, ideale kaj nature, la Tago tuj post la Bulonja. La Pakto por la Esperanta Civito en 1998 relanĉis la spiriton de 1905, la spiriton kiu ne videblas en la Bulonja Deklaracio mem, sed kiu vivis plene en la unua Universala Kongreso.

Tial nature la penso iras al tiu konkreta manifestiĝo pri la esperanta identeco, kiuj estis la pioniraj UKoj. Aldone, al ilia demokratia spirito, ĉu rekta (ĝis inkluzive 1910) ĉu reprezenta (bazita sur la delegoj de lokaj societoj) ĝis 1922, kiam la kontrakto de Helsinko kreis kupolon pli kaj pli izolotan de la popolo, meze de la kreskanta diverĝo kun la laborista movado.

Kaj la penso iras ankaŭ al tiu paragrafo de la Manifesto de Raŭmo kiu parolas pri la kongresoj "kiel vojo al kresko".

Ĉu tiuj pensoj kongruas kun la nuntempaj UKoj? Bedaŭrinde ne. La Universala Kongreso hodiaŭ estas nek modelo de demokratia vivo, nek momento de vere kvalita kresko, nek realigo de homarana Esperantujo.

La bezono de demokratio, kies ĉefa karakterizo estas la kapablo kunlaborigi la minoritatajn kaj opoziciajn voĉojn, anstataŭ estingi ilin per marĝenigo (tra ignorado aŭ insultado), estas la esenco de la Pakto celanta konstrui la Esperantan Civiton.

Sed starigi la Civiton signifas ankaŭ altigi la kvalitan kaj kulturan nivelon de la esperantistaro. Alporti la fonton de la klereco al tiuj kiuj soifas je kleriĝo. Tion la Pakto stimulas kaj faciligas, kiel okazas inter paktintaj establoj en Eŭropo kaj aliaj paktintoj en Afriko.

Mi aparte ĝojas ke el Venezuelo kaj Meksiko, sed ankaŭ Argentino kaj Brazilo, do el Latin-Ameriko, venas tre kuraĝigaj signaloj. La aliĝo al la Pakto fare de Meksika Esperanto-Federacio pruvas ke la landaj asocioj estas pli maturaj ol certaj gvidantoj kaj burokratoj en Eŭropo.

Baldaŭ aliaj landaj kaj regionaj societoj petos la aliĝon al la Pakto. Ĉiuj estos bonvenaj, por konstrui kune la novan Esperantion, la demokration sen burokratio.

Prof. d-ro habil. Walter Zelazny

Konsulo de la Esperanta Civito, Rektoro de la Supera Altlernejo de Sociaj Sciencoj en Tyczyn

HeKo 308 B-2, 9 aŭg 06

ASEMBLEO DE LA ESPERANTA PEN-CENTRO

Verkisto Gbeglo Koffi kaj tradukisto Bernard Henry estas novaj membroj de la Esperanta PEN-Centro: tion decidis la ordinara Asembleo en la Esperanto-Domo (KCE) de Ĉaŭdefono, 20 julio 2006. La partoprenantoj unuanime aprobis la moralan kaj la administran raportojn kaj traktis la renovigon de la Komitato, okazontan en 2007.

La Centro komencas preparlaborojn por la Eŭropa PEN-Konferenco, planita por la somero de 2008, en kies kadro estos restarigita la tradicio de la Internaciaj Literaturaj Forumoj, kun partopreno de elstaraj esperanto-intelektuloj. La delegitoj por la PEN-mondkongreso en Dakaro (julio 2007) estos sen. Marie-France Conde Rey kaj c-ano Gbeglo Koffi.

La Asembleo donis plenan apogon al c-ano Giorgio Silfer, kaze ke li kandidatus por la posteno de ĝenerala sekretario de PEN-Klubo Internacia. Sen. Ljubomir Trifonĉovski partoprenos en regiona PEN-konferenco kaj kunsido de la Internacia Komitato pri tradukado kaj lingvaj rajtoj, okazontaj en Ohrido (septembro 2006); c-ano Zlatoje Martinov estas proponita por partopreno en regiona PEN-konferenco en Beogrado (aŭtune 2006).

La Asembleo aprobis la Regularon de la PEN-premio "La Verko de la Jaro": ĝi aperos en la aŭgusta numero de la presorgano, la revuo "Literatura Foiro".

HeKo 308 B-1, 8 aŭg 06

MONDFEDERISTOJ NE FONDAS ESPERANTO-SEKCION

Pluraj aliĝintoj al la diskutlisto pri mondfederismo partoprenis la Someran Universitaton pri Mondialismo en Ĉaŭdefono, dum kiu estis antaŭvidita ankaŭ la fondo de la societo "Mondfederistoj en Esperantio", kun la celo aliĝi al WFM (Mondfederista Movado).

SUM pasis agrable kaj tre interese, kun altnivelaj prelegoj kaj kursoj, milda klimato (je 1.100 m), bongustaj manĝoj kaj ĉarma etoso. Pri tio oni legos detale interalie en "Heroldo de Esperanto". Fakte la kvanto kaj kvalito de la ĉeestantaj esperantlingvanoj estis pli ol kontentiga. Neniu anglalingvano ĉeestis, krom unu, el Hindio, kiu donis tre interesan kontribuon. Bonege funkciis la interpretado, el/al esperanto. Oni antaŭvidas reokazigi SUMon en 2007.

Bedaŭrinde, kaj kvante kaj kvalite estis elreviga la partopreno de franclingvanoj (kompreneble kun esceptoj). Eĉ pli malbona la situacio de la mondfederistoj, specife la svisa branĉo, kiu donis tre negativan impreson pri si. Ankaŭ la internacia nivelo ne donis bildon de granda seriozeco, verdire.

Konklude, la ĉeestantaj diskutlistanoj decidis fondi neniun novan asocion, sed rekomendi al la Esperanta Civito (ĉiuj cheestantoj havas la civitanecon) rilati kun WFM, same kiel ĝi rilatas kun la Kongreso de la Popoloj.

Subskribis: Bernard Henry, mondcivitano kaj mondfederisto; kaj aliaj.

HeKo 307 B-9, 7 aŭg 06

FEMINISMA ESPERANTA MOVADO: KOMITATA KUNVENO

En la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono (KCE), 23 julio 2006 kunvenis la Komitato de Feminisma Esperanta Movado (FEM), prezidata de sen. Marie-France Conde Rey; partoprenis sen. Perla Martinelli kaj Anna Lászay, senkulpiĝis gec-anoj Agneta Emanuelsson kaj Jarlo Martelmonto.

La Komitato traktis gravajn temojn, interalie: la rilatoj de FEM kun la Esperanta Civito, kiuj bone evoluas; la rilatoj de FEM kun aliaj feminismaj organizoj; la leteroj ricevitaj de Internacia Katolika Asocio, kiu helpas al junulinaro, kaj de ILEI pri "Ŝtata Eduka Centro por Virinoj".

Du FEM-anoj (sen. Judit Felszeghy kaj c-ano Bernard Henry) estis invititaj okaze de la traktado pri la tagordero "Femina". La Komitato celas larĝigi la temaron de la revuo, por ke ĝi estu pli kaj pli alloga por la legantoj.

La membroj de FEM ricevos la protokolon pri la Asembleo de FEM (26 februaro 2006), kaj la protokolon (23 julio 2006) pri la kunsido de la Komitato, ĝis la mezo de aŭgusto.

Anna Lászay, sekretario

HeKo 307 A-8, 6 aŭg 06

UEA-KOMITATO SILURIS GBEGLON KAJ TORPEDIS REBELON

Ne kredinte la denuncon de sia kolego Gbeglo Koffi, komitatano por Togolando, pri konfida misuzo fare s-ro Osmo Buller, la Komitatanoj de UEA en Florenco konsekvence opiniis, ke c-ano Gbeglo mensogas kaj meritas punon. La "venĝo" aperis tra lia malkonfirmo kiel membro de la internacia ekzamena komisiono de UEA/ILEI. C-ano Gbeglo estas la homo kiu plej multe kaj plej bone aktivis en la tuta Afriko, favore al tiu ekzameno.

Alia aktivulo ricevis vangofrapon, kvankam li preskaŭ incensis Universalan Esperanto-Asocion (kaj specife ĝian nunan prezidanton) dum lastaj jaroj. Temas pri Flavio Rebelo, al kies Internacia Televido la sama Komitato de UEA rifuzis apogon, eĉ nur per favora agnosko okaze de financa kampanjo.

La politika partio E-D-E ne estis akceptita kiel aliĝinta, sed nur kiel kunlaboranta asocio de UEA. Malgraŭ tio, po unu ĉeestanta komitatano el tri ne balotis pore.

HeKo 307 A-7, 4 aŭg 06

BAHAA ESPERANTO-LIGO ATENTIGAS PRI PERSEKUTOJ EN IRANO

Jam kelkajn tagojn antaŭ la komenciĝo de la monda futbala turniro en Germanio pluraj eminentuloj per nefermita letero turnis sin al la prezidento de Irano, Mahmud Aĥmadineĵad, kiu konsideris la eblon ĉeesti matĉon de la irana teamo. Ili postulis ke li garantiu al la minoritatoj en Irano kaj precipe al la bahaanoj la religiajn kaj homajn rajtojn.

La letero i.a. diras: "Ne estas memkomprenebla rajto partopreni en tiu ĉi internacia sporta konkuro. Ĝi okazas en kadro de reciproka respekto kaj observado de reguloj. En via lando dume la rajtoj de tutaj popolgrupoj estas komplete malrespektataj.“

La irana reĝimo sisteme malebligas al bahaanoj, kiuj formas kun 300.000 anoj la plej grandan religian minoritaton de la lando, praktiki sian religion. La 20an de marto 2006 la Speciala Raportantino pri Religia Libereco ĉe UN, Asma Ĵahangir, esprimis sian grandan zorgon pro la situacio de la bahaanoj en Irano. Ŝi eksciis pri sekreta letero de la irana armeestro direktita al la informa ministerio, la revolucia gvardio kaj la polico. Laŭ tiu letero la plej alta ŝtata gvidanto, ajatolo Kamenei dekretis identigi ĉiujn bahaanojn, observi iliajn aktivecojn kaj sekrete kolekti ĉiajn informojn pri ili.

Antaŭ kelkaj jaroj konatiĝis simila sekreta letero kiu enhavis planon por la sistema ekstermo de la bahaa komunumo. La lastatempa rea akriĝo de la situacio de la bahaanoj en Irano kaj la akuta minaco kiun ili frontas tie dum la lastaj monatoj evidentiĝis interalie fie agita kampanjo kontraŭ ili en iranaj gazetoj. Krome la irana komerca ĉambro starigis listojn pri la laborpostenoj de bahaanoj. Kaj en majo en la sudirana urbo Ŝiraz’, 54 plejparte junulaj bahaanoj estis senkiale arestitaj. Post kelkaj tagoj la plej multaj estis liberigitaj kontraŭ altaj kaŭcioj same kiel multaj aliaj dum la lastaj monatoj.

La nefermita letero estas publikigita rete kaj subskribita intertempe jam de centoj (www.wm-iran-offenerbrief.de). En Germanio pluraj gazetoj raportis pri tiu ĉi iniciato. Dume ankaŭ en multaj aliaj landoj la amaskumunikiloj raportas pri la netolerebla evoluo en Irano.

Pliaj informoj: Bahaa Esperanto-Ligo (BEL), bahaaeligo@bahai.de

Noto de la redakcio: kelkaj esperantlingvaj bahaanoj havas la Esperantan civitanecon.

HeKo 307 C-6, 31 jul 06

CHU LA ESPERANTO-URBO POVUS ALIGHI AL LA PAKTO?

Lastatempe okazis unika evento: la 11an de julio 2006 la Urba Konsilantaro de Herzberg aprobis unuanime (kun tri sindetenoj) la novan oficialan nomon de la urbo: Herzberg am Harz, die Esperanto-Stadt/la Esperanto-urbo!

La novaĵon, dissenditan de la Internacia Esperanto-Centro Herzberg, akompanas respondoj al la demando: Kion la urbo jam faris kaj daŭre faras por kaj en esperanto? Nome: esperantlingvaj vojmontriloj montras al la Esperanto-Centro; la oficiala civita leterpapero surhavas la novan nomon "Herzberg - la Esperanto-urbo"; nia lingvo estas uzata por la ĝemelurbaj kontaktoj; esperanto-arkivejo funkcias en la malnova urbodomo; part-tempa dungito de la urbo zorgas pri esperanto-rilataj aferoj (kunorganizas programojn, disdonas afiŝojn, alvokojn por programoj, ktp); la urbo provizas (senpage aŭ ege favorpreze) ejojn por kursoj, konferencoj, kunsidoj, renkontiĝoj, koncertoj, ktp; en ĉiuj lernejoj estas Esperanto-instruado (en la lernojaro 2005/06 ĉirkaŭ cent gelernantoj).

Leviĝis la demando: ĉu tia urbo povus aliĝi al la Pakto por la Esperanta Civito?

Principe ankaŭ vilaĝo aŭ urbo estas konsiderebla kiel establo. La demando estas nur lingva, ĉar la Civito baziĝas sur "ius sermonis". Nome, se la vilaĝo aŭ urbo havas esperanton kiel oficialan lingvon, apud alia etna lingvo, kvazaŭ ĝi estus la idiomo de interna minoritato, certe la eventuala aliĝpeto al la Pakto estas ricevebla. Tio tamen ne estas la kazo de Herzberg am Harz (apud la montaro kie sorĉistinoj loĝis, laŭ legendo).

HeKo 307 C-5, 30 jul 06

TIELE LA CIVITO SOLVIS LA DEMANDON PRI NEUTRALECO

La konstanta demando pri neŭtraleco, kiu ofte glitis al politika indiferento en la historia linio Pariza CO-Kolonjo 1933-Internacia E-Ligo-nuntempa UEA (kiu ne originas el la asocio fondita en 1908 fare de Hector Hodler, sed el la ensorbo de ĉi tiu al IEL, 1947), trovis la adekvatan solvon en la formulo de la Esperanta Civito.

Fakte ĉiu establo aliĝinta al la Pakto konservas sian neŭtralecon, laŭ la propra statuto, politike kaj religie. La Konsulo aŭ/kaj la Senato ja faras politikajn deklarojn, sed la Senato reprezentas nur tiujn, kiuj rajtas voĉdoni por ĝi, nome la establanoj libere kaj individue decidintaj peti la civitanecon tra sia paktinta establo.

La establoj mem submetiĝas nur al la direktivoj de la Forumo, kiuj ĝis nun estas nur du: direktivo Hiltbrand pri mutuala rabata sistemo kaj direktivo Muhlemann pri lingvotesta sistemo. Principe, neniu decido de la Forumo havas partipolitikan karakteron.

La formulo estas tre simpla: la establoj konservas sian neŭtralecon, dum iliaj membroj kiel individuoj povas rezigni pri ĝi. Konsekvence, landa asocio de UEA neniom lezas sian neŭtralecon, per sia aliĝo al la Pakto.

HeKo 307 A-4, 29 jul 06

MORALA ABSOLVO POR CORSETTI (KAJ BULLER)

La Komitato de UEA, kunsidanta en Florenco, aprobis la financan raporton 2005, inkluzive la transformon al donaco de la alprunto de pli ol 17.000 euroj ankoraŭ repagenda fare de la privatuloj kiuj responsis pri la intertempe ĉesinta projekto "Indiĝenaj Dialogoj".

Tiu aprobo, ŝajne unuanima, implice absolvas la tiamajn estraranon pri financoj (d-ron Corsetti) kaj ĝeneralan direktoron (s-ron Buller) pri la akuzo de milda malversacio aŭ konfido-misuzo, levita de komitatano Gbeglo Koffi (kiu ne povas ĉeesti en Florenco).

La kerna elemento de la akuzo, je kiu evidente ne kredis la Komitato, estis la fakto, ke la kontestatan sumon s-ro Buller pruntintus sen la aprobo de la Estraro (kie membris s-ro Gbeglo mem).

HeKo 307 B-3, 24 jul 06

INAUGURO DE LA SOMERA UNIVERSITATO PRI MONDIALISMO

Ekis hodiaŭ en Ĉaŭdefono la unua Somera Universitato pri Mondialismo, organizita de Kultura Centro Esperantista sub la egido de la Esperanta Civito. Probable ĝi estas ankaŭ la unua projekto submetita al la Asembleo Konsulta ĉe la Kongreso de la Popoloj kiu plenumiĝas. Kaj tio danke al la aktiveco de Esperantianoj.

La aranĝo proponas prelegaron en tri lingvoj (angla, franca, esperanto) kun interpretado, pri geopolitike interesaj temo. Pro la preskau nula ĉeesto de anglalingvanoj, kaj la majoritato esperantlingva, la Somera Universitato estas fakte dulingva. Multe profitas el ĝi la esperantaj kadroj por sia formiĝo.

En sia salutmesaĝo Ljubomir Trifonchovski, Vickonsulo de la Esperanta Civito, gratulis la organizantojn, kiuj sukcesis arigi eminentajn prelegistojn el la diversaj pensoskoloj de la mondialismo. Li rimarkis ke ekzistas tuta franĝo de la socio kiu principe favoras esperanton: mondcivitanoj kaj mondfederistoj estas parto de tiu franĝo. Tiu franĝo alfrontas la defion ĉu resti en la dudeka jarcento ĉu kupliĝi al la novaj sociaj movadojm specife al la fenomeno de la Mondaj Sociaj Forumoj. Se tio ne okazus, tiu frangho ne enirus la dudekunuan jarcenton. Laŭ c-ano Trifonchovski, Esperantio devas serĉi ankaŭ novajn partnerecojn, por resti kaj influa kaj aktuala.

HeKo 307 C-2, 22 jul 06

LA FORUMO KONSTATAS LA KRESKON DE LA CIVITO

La lastan Foruman sesion de la mandato 2001-2006 partoprenis delegitoj kaj observantoj de Kultura Centro Esperantista, LF-koop, la redakcioj de Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto, Debrecena Bulteno, Esperanta PEN-Centro, Itala Interlingvistika Centro, Esperantista Domo de Kulturo en Razgrado, Societo "Sukceso" en Vraco, Ĉarento Esperanto, Feminisma Esperanta Movado, hodiaŭ en Ĉaŭdefono, en la municipa salono sur la dektria etaĝo de Turo Espacité, eksterordinare kaj afable disponigita de la urba administracio.

Aparte kortuŝaj estis la senkulpiĝoj de forumano Johano Negrete, nome de Kooperativo Esperanto-Amikaro en Venezuelo, kaj de forumano Koffi Gbeglo, nome de TIETo (posedanta la lernejon "Institut Zamenhof") en Togolando. Sed kortuŝa momento estis ankaŭ la akcepto de la novaj aliĝpetoj al la Pakto: la dua establo en Afriko (SIPU en Burundio) kaj la dua establo en Latin-Ameriko (Meksika Esperanto-Federacio), kies prezidanto, c-ano Luís Raudón Uribe, ĉeestis kiel oficiala delegito. Estas rimarkinde ke pluraj meksikanoj jam havas la civitanecon (akiritan tra jam paktintaj establoj), kvankam ne MEF-anoj.

En la plej grava mezamerika lando, kaj fakte la plej granda kaj popole plej multnombra el la hispanlingvaj ŝtatoj, situas la unua landa asocio de UEA aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. La aliĝpeto de dua landa asocio ne estis traktebla, ĉar ne alvenis ĝustatempe la aŭtentigita protokolo de la asembleo kiu aprobis la aliĝpeton. Kune kun Afriko, Latin-Ameriko estas do la mondoparto ekster Eŭropo kie la Pakto ekspansias.

La Forumo aprobis direktivon Muhlemann, el la nomo de la prezidanto de KCE, c-ano Daniel Muhlemann, kiu proponis ĝin. Per tiu direktivo naskiĝas oficiale la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, kiu eble kondukos al didaktika revolucio, kaj certe forte renovigas la lingvoekzamenadon pri esperanto. Pri la nova direktivo aperos specifa gazetara komuniko.

Laŭ propono de la TIETo-parlamentanoj, la Forumo esprimis unuanime sian aprezon por la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo, lanĉita el Lomeo la 14an de aprilo 2006.

Jaron post jaro, brikon post briko, en plena demokratio kaj sen burokratiaj kostoj konstruiĝas la nova Esperantio.

HeKo 307 C-1, 21 jul 06

LA SENATO SUKCESE FERMAS SIAN UNUAN MANDATON

Hodiaŭ la Senato de la Esperanta Civito kunsidis lastfoje en sia unua mandato, sub la prezido de Vickonsulo Ljubomir Trifonchovski, pro la foresto de la Konsulo, c-ano Walter Zelazny, subite okupita pro la administra transdono de la ofico de universitata rektoro en Pollando. La Konsulo anoncis en sia senkulpigho, ke li invitos la tutan Parlamenton gasti en Pollando, okaze de la unua sesio en 2007, se la nova Konsulo konsentos.

La Senato aprobis la leĝojn pri la Lingva Komitato de Esperantio (lex academica) kaj pri la simbolo por la unua helpo (lex crystallina). Se la unua pasis sen kontrasto, unuanime, la dua spertis la opozicion de la Blanka grupo, kiu vidis en la adopto de la Ruĝa Kristalo kvazau atencon al la kristanaj radikoj karakterizaj de la esperanta kulturo.

La Senato aŭskultis la raporton de sen. Rooke, kunordiganto de la esplorkomisiono pri la familia juro. La debato konstatis ke la komisiono povis nur parte plenumi siajn taskojn, sed ke nun la parolo estas al la diversaj grupoj: ili indiku siajn proponojn en la programoj kuplotaj al la kandidatlistoj, liverotaj ĝis 16 septembro 2006.

La Vickonsulo komunikis ke demisia mesaĝo de sen. Montagner ne estas diskutebla, ĉar necesus subskribita letero kaj ne simpla retmesaĝo. Samtempe li informis, ke la KoKuSo de la Verda Listo anoncis la intencon ne rekandidatigi sen-anon Montagner.

Sidejo de la senata sesio estis la admirinda Konsiliejo en la urbodomo de Loklo, kiel okaze de la unua sesio en februaro 2002.

Morgaŭ okazos la foruma sesio, kiun partoprenos la delegitoj de la paktintaj establoj. En la tagordo interalie estas la aliĝo al la Pakto fare de landa asocio de UEA kaj la aprobo de la direktivo pri la LingvoTesta Sistemo.

Heko 306 B-9, 20 jul 06

LF-koop: INTERNACIA ABONTARIFO NE PLU EN FRANKOJ

Ekde la 10a de aŭgusto 2006 la Internacia Abontarifo (IT) por ĉiu periodaĵo eldonata de LF-koop baziĝos sur la eŭro, kaj ne plu sur la svisa franko. Samtempe okazos adaptigo de IT al la sendo- kaj produktokostoj, post kelkjara stabileco laŭ la eŭrotarifo. Jen la abontarifoj, kiujn la perantoj tradukos al sia enlanda valuto, se necese:

Literatura Foiro: 33,- EUR

Heroldo de Esperanto: 36,- EUR (inkluzive de "Afrikume")

Femina: 22,- EUR

La abonantoj de ĉiuj tri periodaĵoj ricevos apartan donacon.

Daŭre validos la rabatoj kadre de la Mutuala Rabata Sistemo, favore al la Esperantaj Civitanoj.

HeKo 306 A-8, 19 jul 06

POLITIKA PARTIO PETAS LA ALIGHON AL UEA

"Europo-Demokratio-Esperanto", registrita en Francio kiel politika partio (almenaŭ en sudorienta regiono, sub la gvido de Kristian Garino), petis la aliĝon kiel faka asocio al Universala Esperanto-Asocio. La aliĝpeto estos traktata dum UK en Florenco, fare de la UEA-Komitato.

E-D-E estis lanĉita de s-ro Garino kiel unutema politika movado, okaze de la elektoj por la EU-Parlamento 2004: ĝi sukcesis efektive rikolti pli ol 25.000 voĉojn en Francio, sed malsukcesis prezenti kandidatlistojn alilande. Per la aliĝo al UEA ĝi esperas eventuale trafi la celon de kandidatlistoj ĉie en Eŭropo 2009.

Estos interese vidi kiel reagos la francaj eminentuloj de UEA, kies landa asocio draste anatemis kontraŭ E-D-E fine de septembro 2002, aprobante je majoritato draŝan rezolucion proponitan de la tiama prezidanto, s-ro Longuépée. Ne rezultas ke tiu rezolucio estis poste nuligita. Same negative pri E-D-E sin esprimis, kvankam sen oficiala rezolucio, la SAT-kongreso en julio 2003.

Lastatempe la historia gvidanto de E-D-E, s-ro Garino, aktiviĝis por kandidati al la prezidenteco de la franca respubliko. Samtempe li aliĝis al kampanjo kiu celas demonstri, ke la atako kontraŭ la ĝemelaj turoj en Nov-Jorko, 11 septembro 2001, estis organizita ne de Al-Qaida, sed de la usonaj sekretaj servoj mem.

La prezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti, kiu kandidatiĝis lastatempe en nereformita postkomunisma itala partieto, ĵus esprimis sian personan simpation al E-D-E.

HeKo 306 A-7, 18 jul 06

GRAVA FINANCA KRIZO EN SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

La lasta numero de "Sennaciulo" alarmas pri la financa stato de la asocio, kun glora paseo kaj plora nuno, fondita de Eugeno Lanti antau 85 jaroj. Jen la editorialo en sia esenco:

"Pro la faktoj ke ni perdis multajn membrojn (*) kaj ne alvenas sufiĉe da novaj, krome niaj libroj malbone vendiĝas, nia financa situacio iĝis tre malbona. Tio signifas ke ni ne plu povos pagi nian solan laboriston. Kion fari? Ĉu ni devos maldungi lin?"

La sola dungito de SAT kostas duonon de la enspezoj jare, fakte la tutan membrokotizaron. Ĉe UEA estas same, eĉ pli malbone: la tuta oficistaro kostas ĉirkaŭ du trionojn de la enspezoj jare. Sed UEA havas grandan rezervokapitalon, kiu mankas al SAT. El tiu kapitalo Roterdamo kovras siajn ĉiujarajn deficitojn. La spezkalkulo 2005 de SAT montras tamen ekvilibron, eĉ tre etan profiton. Krome ne mankas en Francio formoj de sociala ŝtata helpo, kiuj povus parte financi la laborpostenon. Do eble la situacio ne estas tiel senespera.

(*) En 2005/6 proteste eksighis de SAT interalie gravaj intelektuloj kiaj Marie-France Conde Rey, Vilhelmo Lutermano, Perla Martinelli, Michel Duc Goninaz.

HeKo 306 A-6, 18 jul 06

ITALA SOCIALISTA JUNULARO KAJ ESPERANTO

Antaŭ dudek jaroj ĝi estis la plej forta partipolitika junulara movado post la komunista, en Italio. Hodiaŭ nur ombreto de la tiama organizo, tamen ĝia nomo povas ankorau impresi. Kaj eble efiki en la panoramo de la itala maldekstro, kie la meza aĝo de la aktivularo superas la kvindekan jaron.

La Socialista Junulara Federacio (FGS), kuplita al la partio "Rozo en la Pugno" (socialistoj por Prodi kaj radikaluloj de Pannella) aprobis deklaron en sia nacia kongreso, Tivoli (Romo) 8-9 jul 06, laŭ kiu oni subtenas: a) la tujan forigon de la trudo elekti la anglan lingvon kiel ununuran unuan fremdan lingvon, kion en Italujo enkondukis la lernej-reformo de la Berlusconi-registaro; b) leĝoproponon por la enigo de esperanto inter la lingvojn lerneblajn kiel duan fremdan lingvon; c) Eŭrop-skalan eksperimentadon de esperanto.

Ĉe la aprobo de la deklaro, la ĵus elektita FGS-sekretario, Francesco Mosca, anoncis sian intencon enretigi ankaŭ en esperanto parton de la prikongresa dokumentaro.

Laŭ Giorgio Pagano, de ERA - "Esperanto" Radikala Asocio (ĵus akre kverelinta kun Corsetti-UEA kaj Kniivilä-LibFo) temas pri "plua grava politika paŝo, post tiu kun la Eŭropaj Verduloj en 2002; tiu de la Eŭropa Socia Forumo en 2003; kaj tiu che la Someraj Universitatoj de la Francaj radikaluloj en 2003 kaj 2004."

HeKo 306 A-5, 17 jul 06

LA "ERAROJ" EN LA MANIFESTO DE RAUMO

Lastatempe prof. Jouko Lindstedt, la unua subskribinto de la Manifesto de Raŭmo, publike revenis al la historia dokumento per la subaj vortoj:

"Mi ne interpretas la historian rolon de la Manifesto sammaniere kiel la Civito. Mi citu min mem:"

"Kiaj estis la eraroj de la Manifesto? Mi vidas unu grandan kaj unu malgrandan: La Manifesto subtaksis la minacon, kiun la konsumisma kulturo uzanta ĉefe la anglan lingvon prezentas al ĉiuj homaj kulturoj – inkluzive tiun de la anglalingvaj landoj mem, kiujn plagas unulingva fermiteco. Kompreneble ni pravis dirante, ke la angla en si mem ne estas malamiko de Esperanto – neniu lingvo estas. Sed tio ne pravigas fermi la okulojn antaŭ "misuzo de lingvoj por ekonomia, kultura aŭ politika subpremado", por reciti la Deklaracion de Tirese. Sociaj problemoj ne malaperas per ignorado."

"La malgranda eraro estis prezenti la propedeŭtikan valoron de Esperanto kiel fakton pruvitan, eĉ memevidentan."

"Do, mi konsentas, ke la mankhava analizo pri la rolo de la angla estis malforta punkto en la Manifesto."

Komentarias c-ano Giorgio Silfer, dua subskribinto kaj kunverkinto de la Manifesto de Raŭmo en 1980:

"La takso pri la rolo de la angla estis unu el la du ĉefaj kontribuoj de kolego Lindstedt al la Manifesto: ĉiu vorto en la dua paragrafo venas de li mem, escepte de la parentezo pri la franca lingvo, kiun mi proponis. La propedeŭtikeco de esperanto, kiel unu el la valoroj de nia lingvo, estis proponita de alia partoprenanto en la seminario, el kiu fontis la Manifesto, dum la Internacia Junulara Kongreso en Raŭmo: kolegino Alicja Sakaguchi. Kontesti tiun proponon sonus maljusta bagateligo de plurjaraj esploroj kaj eksperimentoj en la 1970aj, faritaj de Szerdahelyi, Frank kaj aliaj."

"Ne estas vere, ke kolego Lindstedt interpretas alimaniere la Manifeston: simple li ne plu konsentas pri ĝia enhavo. Nu, ŝanĝo de opinio ne estas peko. Sed groteske estas (se fari gastronomian metaforon) aserti, ke viandon oni devas kuiri alimaniere – kiam de tri jardekoj la kritikanto mem fariĝis strikta vegetarano" konkludas prof. Silfer, kiu "lasas al la oficialaj proparolantoj de la Civito respondi eventuale pri la temo – sociaj problemoj".

HeKo 306 A-4, 16 jul 06

BULLER EVITAS AKUZON PRI MILDA MALVERSACIO

"Se iu respondecas pri tiu prunto, tiu estas mi, kiu estis tiama vicprezidanto [kaj estrarano pri financoj]. Se la komitato en Florenco volas akuzi iun, tiu estas mi. La Ĝenerala Direktoro, kiel oni jam klarigis, neniam farus prunton de tiu sumo sen la konsento de la prezidanto kaj mi, kaj poste de ĉiuj ceteraj estraranoj." Per tiuj ĉi vortoj d-ro Renato Corsetti, nuna prezidanto, publike liberigis s-ron Osmo Buller, tiaman kaj nunan ĝeneralan direktoron, de la akuzo pri milda malversacio, levita en la Komitato de UEA koncerne seninterezan alprunton de pli ol 18.000 eŭroj por la intertempe ĉesinta projekto "Indiĝenaj Dialogoj".

La tiama estrarano kaj nuna komitatano Gbeglo Koffi insistas, same publike: "Tio ĉi ne estas vera. Neniam la iniciatintoj de la projekto "Indiĝenaj Dialogoj" prezentis peton pri [de]prunto al la estraro de UEA. Eble estis ia interkonsento inter la iniciatintoj de la projekto kaj la tiama ĝenerala direktoro de UEA kaj okazis la prunto. En jura medio oni eĉ parolus pri io kion en la franca oni nomas "abus de confiance", ĉu "konfidekspluato" en esperanto?"

Post la formulado de sia akuzo kontraŭ s-ro Osmo Buller, daurigas komitatano Gbeglo: "La vero estas: La estraro simple konstatis, ke oni pruntis monon de UEA al iuj. Estas multaj manieroj por kontroli la veron ĉirkaŭ tiu ĉi afero. Provu kelkajn kaj vi malkovros multon. Vidu kiel Renato [Corsetti] fermas la diskuton, malhelpante respondon al miaj demandoj. En nia movado pli kaj pli klare estas kiun fidi kaj kiun ne. Estas bone tiel."

La senintereza alprunto, kiun la nuna estraro proponas transformi al donaco pro evidenta malsolventeco de la depruntintoj (la okcidenteŭropaj gvidintoj de la projekto, rezidantaj en Nederlando), okazis en junio 2000. Kelkaj UEA-komitatanoj esprimis sian perplekson pri la subteno al projekto kiu, ekzemple, celis "sendi al Nederlando ĉilian indiĝenon el ekstreme etnisma movado por lerni planlingvon, kiun li povus lerni en Ĉilio mem". La estraro respondas, ke la agado ĉe indiĝenaj popoloj estas esenca laŭ la Manifesto de Prago, por la prestiĝo de UEA ĉe UN, ktp. Komitatano el la Tria Mondo replikas, ke unu afero estas helpi indiĝenajn popolojn (kio ĝis nun ne okazis), alia afero estas donaci monon al eŭropanoj sub preteksta projekto. La lastan vorton diros la Komitato mem en sia Florenca sesio (kie ne ĉeestos Koffi Gbeglo).

HeKo 306 C-3, 15 jul 06

LA CIVITA BANKO EN KONFERENCO PRI EVOLUIGO

Fonduso Pro Esperanto (FPEF) estis akceptita inter la partoprenontoj en la Konferenco pri kooperado al evoluigo, okazonta en Svislando fine de augusto 2006.

La Konferenco, sub la egido de la Svisa Sekretariato pri Ekonomiko, okupiĝos pri la financa partnereco inter la nordo kaj la sudo de la mondo, alternativaj ŝparado kaj investado. Inter la specifaj temoj: "Fruktodona partnereco", "Evoluiga strategio en Nikaragvo", "Sinergioj inter kapitalo kaj koni kion", "Alkroĉo du- kaj multflanka: komplementeco anstataŭ antagonismo".

Fonduso Pro Esperanto, la "Civita banko", estas sekura kanalo en Esperantio por la eta investado en la Tria Mondo, speciale en Afriko.

"FPEF trovas sponsorojn por la klerigo de la afrikaj esperantistoj, por ke ili povu partopreni en Esperantologiaj Semajnoj, ekzemple. FPEF trovas mecenatojn por helpi en individuaj kazoj. FPEF povas alprunti monon por realigi individuajn entreprenetojn." klarigas fonto el la Fonduso. "Konsilado fariĝas grava parto de nia aktiveco. Se iu sin turnas al ni por, ekzemple, starigi butikon de frizistino, ni helpas prepari buĝeton, surbaze de kiu la persono perceptas ĉu vere la iniciato konvenas aŭ ne. Fundamenta postulo estas la konstato, ke la koncernat(in)o efektive kompetentu pri sia fako."

Al la demando, ĉu FPEF financus tian iniciaton, kia estis "Indighenaj Dialogoj", venas la respondo: "Ĝis nun rajtas havi konton ĉe FPEF (do kaj deponi kaj prunti) nur paktintaj establoj kaj individuaj Civitanoj. Ĉi tiu kondiĉo estas necesa, ĉar la gekunlaborantoj de FPEF laboras nur volontule, sen salajro -- do nur pro solidareco al Esperantianoj, ne al kiu ajn esperantisto".

Plia demando "Ni supozu, ke afrikano havas konton ĉe FPEF, kaj samtempe li ŝuldas monon al la Civito. Iu sendas sumon donace al tiu konto. Ĉu FPEF retenus aŭ konfiskus tiun sumon, pretekstante ke ĝi apartenas al la Civito?" estas tiele respondita: "Tute ne. Tio estus financa delikto. Gravaj bankoj en Italio estis lastatempe kondamnitaj pro tio, kadre de la kazo Parmalat: la entrepreno ricevis monon de privatuloj por la acheto de la Parmalat-obligacioj, sed la bankoj retenis tiun monon por repagi al si ŝuldon de Parmalat pro antaŭaj pruntoj."

Informoj pri Fonduso Pro Esperanto ankaŭ tra nia redakcio.

HeKo 306 A-2, 14 jul 06

LA KONSULO FARIGHIS UNIVERSITATA REKTORO

La redakcio de HeKo gratulas al prof. d-ro hab. Walter Zelazny, Konsulo de la Esperanta Civito, ĵus elektita kiel rektoro en Rezovio (Pollando), por la sama universitato kie li instruas de kelkaj jaroj.

Fakte la akademia kariero de c-ano Zelazny koincidis kun lia konsuleco, kiu do portis al li bonan ŝancon; pri kio ni aparte ĝojas.

HeKo 306 C-1, 13 jul 06

DE KIA PUPITRO VENAS LA PREDIKO!

La direktoro de la portalo "Ĝangalo" Flávio Rebello publike deklaris 26 junio 2006: "Ĉu vere organizaĵo granda, tradicia kaj ampleksa kiel UEA sentas sin premata de 50 personoj, kiuj provas ludi, eĉ se seriozmiene, 'mian lingvon, mian patrion'? Ĉu vere ni, esperantistoj, estas idiotaj personoj, kiuj ripetas ĉiam siajn erarojn? Ĉu ni denove permesu, kiel okazis en la 1920-aj jaroj, ke kelkaj sencerbuloj dividu nian movadon pro klaĉemo, manko de argumentoj, antaŭjuĝoj, potenco-avido (kvazaŭ estas granda afero esti 'gravulo' en nia mikroskopa movado), aĉa ĵurnalismo interna (kaj de HeKo kaj de "Libera Folio" -- ambaŭ incitas siajn respektivajn legantojn leviĝi kontraŭ la alia flanko), kaj internaj disputoj senfinaj?"

La kalumnio de s-ro Rebello kontraŭ HeKo, kaj pli ĝenerale la insultado kontraŭ la personoj de li arbitre statistikitaj (pli ol unu helpanto lia havas la civitanecon, cetere), estus denuncindaj ĉe tribunalo, se Rebello estus profesia ĵurnalisto. Sed s-ro Rebello estas nek profesiulo nek senpartiulo. Sufiĉas mencii ke:

a) "Ĝangalo" neniam donis la parolon al instancoj de la Esperanta Civito, sed rapidis ekde la unua numero doni spacon al artikolo kontraŭ ĝi. / b) El 305 HeKo-numeroj "Ĝangalo" kopiis nur unu artikolon, eĉ cenzurante ĝian lastan parton, kiu menciis la Civiton. / c) "Ĝangalo" kaj "Libera Folio" havas inter si longe daŭran kverelon: kovarde estas apudigi nian informilon al skandalgazeto; des pli ke HeKo neniam sin esprimis kontraŭ "Ghangalo".

Antaŭ ol pontifiki, la brazila entreprenisto kaj eĉ akademiano Flávio Rebello bezonus paralele progresi sur almenaŭ tri kampoj: la esperanto-gramatiko, la ĵurnalisma etiko, la travidebleco en la utiligo de alies mono.

La redakcio de HeKo

Enhavo laste ŝanĝita: 25/10/19
© Esperanta Civito 2001
Kroniko de la fenomeno
Kontaktu la retestron

Vi estas la a vizitanto ekde 1a de Novembro 2002
Validigi html-sintakson
Validigi css-sintakson