Literatura Foiro
Kultura revuo en esperanto, fondita de la literatura rondo "La Patrolo" en Milano, 1970. De tiam LF aperas regule ĉiun duan monaton (en 1987 pli ofte), kaj atingis la 221an numeron en junio 2006. La ĉefredaktoroj de LF estas: Giorgio Silfer (1970-1980), Perla Martinelli (1980-1995), Ljubomir Trifonchovski (ekde 1996). La revuo apartenas al la eldonejo Kooperativo de Literatura Foiro, jure registrita en Svislando, 1980.
Literatura Foiro estas delonge la plej kontinua kaj fakte la plej influa kultura revuo en esperanto: kaj la plej vivopova, tial ke neniu literatura kaj kultura revuo en nia lingvo superis tridek (nun jam la trideksesan) jarkolektojn senhalte.
Kiel organo de Esperanta PEN-Centro ekde 1991, LF kunigas la plej interesajn verkistojn kaj publicistojn. Samtempe LF estas la centro de opinimovado (raŭmismo) kiu kondukis al la Pakto por la Esperanta Civito.
La revuo gastigas precipe beletron, sed plie muzikon, teatron, kinon, sociologion, lingvistikon, kulturpolitikon.
