Esperanta PEN-Centro
Esperanta PEN-Centro estis fondita la 27an de novembro 1991 fare de Perla Martinelli, István Nemere kaj Giorgio Silfer. La kvara membro estis Gaston Waringhien.
La 13an de septembro 1992 en Belinzono (Svislando) la unua Asembleo elektis Nemere prezidanto, Silfer vicprezidanto kaj Judit Felszeghy sekretario. Tiu Komitato daŭris ĝis 1999, kiam William Auld estis elektita kiel prezidanto kaj István Nemere kiel vicprezidanto. Nuntempe la centron prezidas Vinko Oslak.
La 10an de septembro 1993 en Santiago de Kampustelo la PEN-Mondkongreso akceptis nian centron: esperanto estas de tiam oficiale agnoskita kiel literatura lingvo! Nia delegacio konsistis el Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.
Depost tiu jaro delegacio de nia centro partoprenis konstante en la mondkongreso: Prago, Aŭstralio, Gvadalajaro, Edinburgo, Helsinko, Varsovio, Moskvo... Delegitoj estis, krom la menciitaj, Ralph Harry kaj Ljubomir Trifonĉovski.
Krome ni regule partoprenas en la Internacia Konferenco de Bledo (Slovenio), kie kunvenas la Pac-Komitato (kies membro nia centro estas), kaj de tempo al tempo en regionaj konferencoj en Katalunio, Makedonio kaj Budapesto. En 1994 ni organizis tre sukcesan ekspozicion en Budapesto. Ni estas aktivaj en la Komitato pri tradukado kaj lingvaj rajtoj, el kiu fontis la Deklaracio.
Danke al PEN, nia literaturo partoprenis kiel oficiala gasto en la unua Literaturfestivalo en Mantuo (septembro 1996). Tiuokaze ni lanĉis projekton de Verkista Domo en la bela renesanca urbo Sabloneto: la iniciato bedaŭrinde ne realiĝis.
En 1997 la centro kunvokis, kun ERA, la unuan Forumon por la Esperanta Civito (Ĉaŭdefono, aŭgusto 1998). El tio evoluis la projekto de Karolovaro (1999), fine la Ĉarto de Sabloneto.
Post propono de nia membro Manuel de Seabra, la Esperanta PEN, kun EVA kaj IEMW, kandidatigis William Auld en 1998 por la literatura Nobel-premio, kun rimarkinda atento en la amasmediaj komunikiloj.
La organo de la Esperanta PEN estas Literatura Foiro. Financan subtenon ni ricevis de LF-koop, Pro Helvetia, Mantua Literaturfestivalo kaj privatuloj.
