Cxu vi bone vidas cxi tiujn literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ ?
Jes, bonvolu ne plu demandi tion al mi.
Ne, mi sxatus telesxargxi la karaktrarojn unicode aux mi preferas servigi min laux la konvencio




Reglamento de la elektoj por la Senato / Lex Suffragatoria

Art. 1: Normaj referencoj La elektoj okazas laŭ la artikoloj 16, 17 kaj 32 de la Konstitucia Ĉarto, kaj artikoloj 1kaj 2 de la Senata Reglamento, laŭ kiuj rajtas voĉdoni nur la registritaj Civitanoj.

Art. 2: Kandidatlistoj 1. La limdato por liveri la kandidatlistojn estas la naŭdeka tago antaŭ la balota tago, noktomeze. La adreso al kiu liveri la kandidatlistojn estas CP 28, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, eventuale ankaŭ la aktuala retadreso de la Pakto por la Esperanta Civito.

2. Kontrolinte ke ĉiuj kandidatoj plenumas la postulojn de la Konstitucio, la Vickonsulo pri internaj aferoj preparas la balotilojn surbaze de la ricevitaj listoj.

Art. 3: Balotiloj 1. La balotiloj estas dissendataj kvardek kvin tagojn antaŭ la balota tago, zorge de la Vickonsulo pri internaj aferoj, al ĉiuj voĉrajtaj Civitanoj.

2. En la balotilo estos presitaj la simboloj, sloganoj kaj kandidatnomoj de ĉiuj listoj, kun apuda kvadrateto por hokado aŭ krucado.

3. La numeroj 1 kaj 2 en ĉiu listo estas la kandidatoj al la postenoj de Konsulo kaj Vickonsulo; la ceteraj maksimume dek sep familiaj nomoj (majuskle presitaj) estas en alfabeta ordo.

Art. 4: Preferoj 1. La elektanto indikas ĝis maksimume kvin kandidatojn en unu listo, inkluzive de la numeroj 1 kaj 2. Ne eblas voĉdoni samtempe por kandidatoj de aliaj listoj (panachage).

2. La elektanto rajtas voĉdoni nur por la preferata listo, indikante neniun kandidaton: tiam necesas skribi krucon sur la simbolo. Voĉdono nur por la listo signifas aŭtomatan preferon por la kandidatoj 1 kaj 2 en tiu listo.

3. Estas elektitaj la kandidatoj kiuj ricevas pli da voĉoj, sed la numeroj 1 kaj 2 de la gajninta listo estas ĉiukaze elektitaj (Konsulo kaj Vickonsulo).

Art. 5: Balotejoj 1. La Konsulo indikas per dekreto, almenaŭ naŭdek tagojn antaŭ la balota tago, la respondeculojn (establojn aŭ personojn) kaj la adresojn de la balotejoj, laŭ la geografia distribuo de la Civitanoj.

2. En la supraj lokoj estos urno, klare videbla de la publiko, kie la rajtigita ricevinto de la balotiloj enmetas la balotilojn ricevitajn poŝte kaj la voĉrajtaj ĉeestantoj povas mem enmeti la propran balotilon.

Art. 6: Rezulto 1. La tagon post la balota la responsuloj de la surloka balotkontrolo komunikas al Ĉaŭdefono la rezultojn de la respektivaj balotejoj. El la adicio de la rezultoj en ĉiuj balotejoj venos la ĝenerala rezulto.

2. Ene de kvardek ok horoj post la okazigo de la balotoj, la responsuloj de la balotejoj sendas la balotilojn kaj balotprotokolojn, per registrita poŝto, al Ĉaŭdefono, je la atento de la Kortumo, kiu formaligas la provizoran rezulton.

Leĝo aprobita en Loklo (Svislando) la 10an de aŭgusto 2004.

Senato de la Esperanta Civito (2002-2006)

Grupo   Senatano
Verda   Walter Zelazny, Konsulo - Pollando/Francio
Verda   Ljubomir Trifonĉovski, Vickonsulo - Bulgario
Verda   Marie-France Conde Rey - Francio
Verda   Judit Felszeghy - Hungario
Verda   Anatolo Gonĉarov - Ruslando
Verda   Lidja Ligeza - Pollando
Verda   Ivaniĉka Maĝarova - Bulgario
Verda   Perla Martinelli - Italio/Svislando
Verda   Andreo Montagner - Italio
Verda   Bertil Nilsson - Svedio
Verda   Tiziana Rogora - Italio
Verda   Jan Stanislaw Skorupski - Pollando/Svislando
 
Ruĝa   Mayra Nunez Hernandez - Kubo
Ruĝa   Marco Picasso - Italio
Ruĝa   Dieter Rooke - Germanio/Svislando
 
Blanka   Vinko Oŝlak - Slovenio/Aŭstrio
Blanka   Nelly Holevitch - Bulgario/Nederlando
Blanka   Anna Laszay - Hungario
Blanka   Alessandro Beltramini - Italio
 

Enhavo laste ŝanĝita: 25/10/19
© Esperanta Civito 2001
Kroniko de la
fenomeno
Kontaktu la retestron

Vi estas la a vizitanto ekde 1a de Novembro 2002
Validigi html-sintakson
Validigi css-sintakson