Cxu vi bone vidas cxi tiujn literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ ?
Jes, bonvolu ne plu demandi tion al mi.
Ne, mi sxatus telesxargxi la karaktrarojn unicode aux mi preferas servigi min laux la konvencio




Kortumo de la Esperanta Civito (2006-2007)

La Kortumo estas la arbitracia instanco, kreita de la Pakto la 10an de augusto 1998. Temas do pri la plej antikva el la Civitaj instancoj: ekzemple, la unua Parlamento kaj unua Konsulo ekestis Zamenhof-Tage 2001, kaj la unua Kapitulo la 26an de februaro 2002. Oni rajtas diri ke, en la juna demokratio de Esperantio, la justica povo originis iom antaŭ la leĝodona, kiu mem originis iomete antaŭ la ekzekutiva. Sed fakte dum la unuaj jaroj la Kortumo ne plenumis justican povon: ĝia tasko estis interveni kiel paciganto okaze de konfliktoj inter la paktintaj establoj (fakte neniam: bonŝance ne okazis konfliktoj) kaj doni aŭtentan interpreton pri diversaj demandoj rilate al la Pakto kaj al la Konstitucio. Krome la Kortumo funkciis (kaj plu funkcios) kiel notario por la Senataj kandidatlistoj.

Laŭ la skemo funkcianta ekde la Deka de Augusto, la Kortumon elektas la Forumo, nome la asembleo de la paktintaj establoj. Tial ke la Forumo fariĝis en 2001 unu el la du branĉoj de la Civita Parlamento, oni povas diri ke nur duono de la Parlamento elektas la Kortumon. Tiel ĝi restas tute sendependa de la aliaj du povoj.

Estas rimarkinde, ke la Kortumo decidas pri la akcepto de eksiĝo el la Pakto, kaj nur la Kortumo decidas pri eksigo. Male, la akcepto de nova paktinto apartenas al la Forumo. Inter la diversaj mensogoj disvastigitaj kontraŭ la Esperanta Civito estis ĝuste tiu, ke ne eblas eliri de la Pakto.

Eliri eblas, sed laŭ proceduro kiu garantias ĉiujn establojn: se ekzemple establo havus grandajn ŝuldojn al alia paktinto, nur la arbitracia instanco havus la forton reguligi la aferon antaŭ ol ĝia eksiĝo. Tial estas prava la rimarko: en la Civito estas du pordoj – tra unu vi rajtas nur eniri, tra la alia nur eliri.

Krom arbitracii kaj aŭtente interpreti normojn, la Kortumo estas vokita al grava tasko: prepari la Civitan Kodon, bazante sin sur la svisa. Tiucele la kortumanoj jam komencis labori, por ke la projekto (konsistanta el kolekto de la normoj kiuj diverĝus de la svisa, pro la specifaj bezonoj de la Esperantlingva komunumo) estu preta ene de 2006. Tiel la nuna Senato povus diskuti kaj aprobi ghin, kaj la nova Senato, elektota en decembro 2006, startus sur kompleta jura framo.

Mandato   Kortumano
membro   Kep Enderby - Aŭstralio
membro   Andrés Martín - Hispanio
membro   Giorgio Silfer - Italio/Svislando
vicmembro   Zofia Banet-Fornalowa - Pollando
vicmembro   Jean-Jacques Lavanchy - Svislando

Enhavo laste ŝanĝita: 25/10/19
© Esperanta Civito 2001
Kroniko de la
fenomeno
Kontaktu la retestron

Vi estas la a vizitanto ekde 1a de Novembro 2002
Validigi html-sintakson
Validigi css-sintakson